“La vojo jam estas preskribita, antaŭeniru ni!”
Verkis: Camilo García López-Trigo
k1000g.blogspot.com
Tiel finiĝis la parolado de la unua Sekretario, Raúl Castro Ruz, dum la fermo de la Unua Nacia Konferenco de Kuba Komunista Partio, je la pasinta 29-a de januaro.
Kaze de seksa diverseco, la vojo restis klara je la Celo 57: alfronti la antaŭjuĝojn kaj diskriminaciajn kondutojn pro seksa orientiĝo (inkluzive de la genra identeco). Krome, la Celo 69 preskribas al la artefarado de aŭdo-vizaĵoj kaj al skriba kaj cifereca gazetaro, profesie reflekti diversfacete la kuban realon, inkluzive kaj eksplicite la temon pri seksa orientiĝo.
Sendube, ĝi estas historia sukceso: unuafoje, Kuba Komunista Partio alprenas klaran politikon kontraŭ la seksorientiĝa diskriminacio, post jardekoj de silento, kiuj kondukis al ne malpliaj praktikadoj homofobiaj, doloraj por multaj.
Kaj estas bona signalo de politika volo, ke oni daŭrigis la temon, bedaŭrinde, ke- inter multego da gravaj faktoj, kiujn enhavis la dokumento- la Celo 57 (antaŭe la 54) estis tiu, kiu trovis pliajn rimarkojn ĉe la bazaj diskutadoj, kun 11285- mi supozas, ke plimulte neaj-, kaj eĉ kelkaj personoj minacis redoni la Partian identigilon, se ĝi estus aprobita.
Eble, tia politika komplekso impulsis al Eusebio Leal diri, ke ĉi tio estis “la plej rangaltiĝa kaj aktuala, kiun ni povas atingi”, kun la apogo de aliaj personoj ĉeestantaj la debatojn.
Kvankam mi sekuras, ke ni multe pli povintus atingi- precipe, se ni estus kalkulintaj la eblon plibone eduki nian popolon – la atingito konstituas nacijustecan fakton kaj ekzemplon de humanismo de la kuba Revolucio.
Cetere, kiel kelkaj konferencaj delegitoj diris, ĝi estis grava paŝo favore de la bezona nacia unueco, por ne daŭrigi la ekskludon pro neargumenteblaj kialoj ene de kerne etendiĝa procezo.
Sed, ne dubeblas, ke ĉi tio estas preskaŭ la komenco, frukto de tiom da lastjaraj penadoj, kaj restas eĉ multe pli da farendaĵoj.
Plenumi kun la Partiaj Laborceloj, tiel pri la ne diskriminacio, kiel pri la edukado pere de amaskomunikiloj, estos vitale por – en ĉi tiu laborega batalado kontraŭ jarcentaj antaŭjuĝoj- atingi novajn sukcesojn: la Modifojn al Familia Kodo por rekoni la leĝan unuiĝon inter samgenraj personoj, la registron de leĝa identeco por personoj transeksaj sen la bezono de seks-reasigna kirurgio, la inkludon de personoj trans en publikaj politikoj, konstituciajn ŝanĝojn, kaj multe pli.
Antaŭeniru ni!
Elhispanigis: D-ro. Frank Uribazo
Próximos eventos
Programa de la 5ta Jornada Cubana contra la Homofobia 2012 (La Habana y Cienfuegos)
Documentos
- Declaración de los derechos sexuales (aprobados por la Asociación Mundial de Sexología, WAS, el 26 de agosto de 1999)
- Principios de Yogyakarta (Principios sobre la aplicación de la legislación internacional de los derechos humanos en relación con la orientación sexual y la identidad de género, marzo de 2007)
- Salud Sexual para el Milenio: Declaración y Documento Técnico
Sexo Sentido en Juventud Rebelde
Revista No. 48 - Abril 2012
Sección Diversidad Sexual
¿Dónde estamos?
Centro Nacional de Educación Sexual
Calle 10 No. 460 esq. 21, Vedado,
(537) 838-2528 / 29
cenesex@infomed.sld.cu
webcenesex@infomed.sld.cu
Lista de distribución de informaciones:
http://listas.red.sld.cu/mailman/listinfo/diversidadsexual








