Eŭreka, Mariela!
Verkis Marta María Ramírez.
Monda premio Eŭreka estos aljuĝita al Mariela Castro Espín, Direktoro de CENESEX, pro la Akademia Ekscelenco, ĵaŭde, la 2-an de februaro, dum kultura ceremonio okazonta ĉe la ĉefurba teatrejo Lázaro Peña.
La distingo, aljuĝita de Monda Konsilo de Universitataj Akademianoj (COMAU), rekonas la laboron de la kuba seksologino kiel gvidanto de CENESEX kaj La Nacia Programo pri Seksa Edukado (ProNes).
COMAU, organizaĵo, kiu demarŝas kaj asesoras la supernivelajn edukajn politikojn kaj enketajn programojn por homa disvolviĝo, unuafoje rekonas personecojn el Latina Ameriko kaj Karibio
Akademia Ekscelenco estos ankaŭ aljuĝita al Eusebio Leal, Ĉefurba Historiisto; Orlando Terré, Prezidanto de Monda Organizaĵo pri Speciala Edukado; kaj Margarita Cedeño, La Unua Damo de Dominika Respubliko.
Ĉi-premia aljuĝo insertiĝos en la I-a Monda Konvencio pri Psikomoveco kaj la kunveno de COMAU, prezidita de la usona katedra profesoro Todd Fletcher. Laŭ Terré, partoprenos spertuloj el 32 landoj, representantoj de 38 universitatoj, el ĉi-lastaj 18 usonaj. Dum la ceremonio, senpage malfermota al la ĉefurba publiko, surscenigos 12 koreografiajn akrobataĵojn, kiuj ĉeestis en la monda konkurso de ĉi tiu disciplino.
Próximos eventos
Programa de la 5ta Jornada Cubana contra la Homofobia 2012 (La Habana y Cienfuegos)
Documentos
- Declaración de los derechos sexuales (aprobados por la Asociación Mundial de Sexología, WAS, el 26 de agosto de 1999)
- Principios de Yogyakarta (Principios sobre la aplicación de la legislación internacional de los derechos humanos en relación con la orientación sexual y la identidad de género, marzo de 2007)
- Salud Sexual para el Milenio: Declaración y Documento Técnico
Sexo Sentido en Juventud Rebelde
Revista No. 48 - Abril 2012
Sección Diversidad Sexual
¿Dónde estamos?
Centro Nacional de Educación Sexual
Calle 10 No. 460 esq. 21, Vedado,
(537) 838-2528 / 29
cenesex@infomed.sld.cu
webcenesex@infomed.sld.cu
Lista de distribución de informaciones:
http://listas.red.sld.cu/mailman/listinfo/diversidadsexual








