Mariela Castro dediĉas premion al tiuj, kiuj batalas por la plena justeco.

Versión para impresoraVersión en PDF
Verkis: Marta María Ramírez

La kuba seksologino dankis la Premion Eŭreka por la Akademia Ekscelenco al “tiuj personoj, kiuj ebligis ĉi nomumon kaj aprezis la laboron de CENESEX kaj la Nacian Programon pri Seksa Edukado, gvidata de Kubaj Virinoj-Federacio”.
Castro Espín dediĉis la premion, kiu estis antaŭtage aljuĝita de Monda Konsilo de Universitataj Akademianoj (COMAU), “al ĉiuj kubaj virinoj, al ĉiuj gerevoluciuloj, kiuj daŭrigas la bataladon por la plena justeco en Kubo kaj la mondo”.
Dum la premiado, Orlando Terré, Prezidanto de la Konsulta Konsilo de COMAU, difinis al Castro Espín “kiel filino kaj ekzemplo de la kuba akademio, kiu senlaŭde defendas la akcepton de aliulo, kaj nin proksimigas al tre kuba versio de homaj moroj kaj atento al la diverseco”.
Kun Eŭreka, COMAU krome rekonis al Eusebio Leal, Ĉefurba Historiisto, kaj al Terré mem, ankaŭ prezidanto de Monda Organizaĵo pri Speciala Edukado kaj loĝanto en eksterlando ekde 1992, tiel kiel al Margarita Cedeño, la unua sinjorino de Dominika Respubliko.
Por la kuba logopediisto “aljuĝi la premion al Mariela kaj Eusebio estas la justa merito, ĉar ili estas kolegoj, kiuj, kiel mi, kontribuas, ekde diversaj lokoj, al tio, kio signifas la koncepton de homa disvolviĝo, homaj praktikadoj kaj, precipe, gepatrolando”.
“Akcepti la diversecon, defendi homajn kutimojn, kaj la konstruo de malidentecaj paroladoj, pri kompreno de aliulo, kaj tiu renovigita vizio pri tio, kion oni faras en Kubo”, estas prioritato por kuba akademiano.
Pro ĉi tiuj kialoj, COMAU kaj Terré pensas apogi la Kongreson de Kuba Societo pri Logopedio kaj Fonologio, kaj la Internacian de Hospitala Pedagogio, kiujn ni almarŝigos ci-tien por etendi niajn homajn kaj sciencajn praktikadojn”, oni antaŭinformis.
Terré ankaŭ konfirmis la helpon al Kuba Evento kontraŭ la Homofobio, okazonta venontmaje, en Havano kaj en la centra provinco Cienfuegos, la ĉefsidejo.
Krome, COMAU rekonis la projektojn Komunuma Fizika Aktiveco "Por la vivo", de la kubanino Gladys Bécquer; Internacia Lumeco, de Verónica Alatorre, el Meksikio; tiel kiel la tekstojn "Muzika vojaĝo tra la gravedeco", de Gabriel Federico; "Eduki la emociojn, eduki por la vivo", de Amanda Céspedes; kaj "Infana Psikomoveco", de Bécquer.
La Konsilo, kiu respondecas pri demarŝo kaj asesorado de supernivelaj edukaj politikoj kaj programoj pri esplorado por homa disvolviĝo, integratas de personecoj el 18 usonaj universitatoj.
La premitransdona ceremonio, festita en la ĉefurba teatrejo Lázaro Peña, fandiĝis kun la inaŭgurado de la Monda Konvencio pri Psikomoveco kaj la Nacia Konkurso pri Et-formataj Aerobaj Akrobataĵoj, ĉe kiu oni prezentis programerojn pri fizika aktiveco en edukaj centroj kaj komunumoj el nia insulo.
COMAU okazigas sian jaran kunvenon en Palacio de Convenciones de La Habana ĝis la venonta 4-a de februaro.
Elhispanigis: D-ro. Frank Uribazo.