Parolado de Mariela Castro Espín [marjela kastro espin’] dum la malfermo de la Forumo ‘Sendiskriminacia seksa diverseco’.
Sabato, la 7-an de majo 2011, 10:00 atm.
Kinejo ‘La Rampa’
Homoj naskiĝas inaj kaj malinaj, sed ni iĝas plenkreskulaj viroj kaj virinoj laŭlonge de la vivo. Pere de edukiĝo ni alproprigas al ni la kulturajn pratipojn historie altruditajn, kiel scenarojn diferencigitajn kaj stereotipigitajn, kiujn oni devas laŭlitere sekvi por roli kiel viro aŭ virino dum la viva aventuro.
Tiu ĉi detala priskribo de pratipoj celas estigi malegalajn ŝancojn, kiuj dum jarcentoj privilegiis virojn disde virinoj, devigitaj sklavinoj kaj submetitaj servistinoj laŭ la patriarka kaj ekspluata modelo reganta, kiu daŭras ĝis nun.
Personoj kies aspekto kaj identiĝo ne kongruas kun la sociaj esperoj aŭ konvenciaj konceptoj de tiuj ĉi dusencaj roloj, estas malakceptitaj kaj transiras al socie malplivalora skalo, kiu senigas ilin je ŝancoj kaj rajtoj.
La gejfobio estas relative ĵusa termino, kiu indikas kaj sintezas la abomenon, malamon, timon, antaŭjuĝon kaj dikriminacion kontraŭ gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj kaj interseksuloj. Tamen, ĝiaj radikoj praas kaj ne malsimilas al aliaj diskriminacioj, kiuj tinkturis la homan ekzistadon en la tuta mondo.
Ĉi tiuj rilatmanieroj koncipiĝis en la sino de socioj kies ekonomioj baziĝas je la ekspluatado de la homo, kaj ties sociaj organizoj, establitaj sur la kontrolo de la potenco, flanke de eta malplimulto.
Kiam la disdono de rimedoj estas arbitra, kaj tiuj ne sufiĉas por ĉiuj, la plej senskrupulaj malplimultoj alpropigas ilin al si kaj disdonas ilin cele al propraj profitoj kaj privilegioj. Tiel estiĝas la praktiko krei malegalecojn, kune kun la kredoj, antaŭjuĝoj kaj argumentoj por pravigi kaj altrudi ilin, por subigi ‘aliulojn’, ‘malsimilulojn’, tiujn, kiuj ne plenumas la postulojn de supereco aŭ normaleco, kiel nuntempe okazas en la sudaj kaj neurbaj loĝantaroj, virinoj, neblankuloj, malriĉuloj, samseksemuloj, transgenruloj, inter aliaj.
La pli ol dudekjara laborsperto kun lesbaninoj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj, el la scienco-humanisma scenejo de Cenesex, permesas al ni certigi, ke se la socio ne alprenas politikojn engaĝitajn al la atento de ĉi tiuj realaĵoj, tiuj personoj restos dumvivaj viktimoj de diversaj perfortaĵoj. La plej komunaj esprimoj transiras de parolaj agresoj kaj ekskludo el la familia medio, ĝis fizika agreso, murdo, kondamno en 76 landoj kaj apliko de la mortpuno en 5 el ili. Tiu ĉi estas unu el la kialoj, kiuj engaĝigas Kubon en la internacian movadon por la senleĝigo de la GLAT1-loĝantaro kaj la senpatologiigo de transgenreco.
Ni petas ne perdi tempon enketi kial ni homoj estas diversaj kaj neimageblaj. La sola fakto ‘ekzisti’ postulas la bezonon krei respektemajn formojn de kunvivado. Historia esplorado, dialogo, meditado kaj civitana partopreno helpas trovi la devenon de la altruditaj kredoj por estigi malegalecojn ekde la praaj mekanismoj de submetado kreitaj de la homaro.
En la kunteksto de la emancipiga procezo de la Kuba Revolucio, ni invitas la tutan socion partopreni la evoluigon de la eduka strategio kaj publikinteresa kampanjo por la respekto al libera seksa orientiĝo kaj genroidentiĝo kiel rajto de socia justeco kaj egaleco.
Malmuntu ni ĉiajn diskriminaciojn.
Elpelu ni la gejfobion.
Defendu ni socialismon kiel paradigmon de homa emancipiĝo.
Batalu ni por la daŭra respekto al la suvereneco de Kubo kaj nia rajto decidi la socion kiun ni deziras.
Ene de la internacia kunteksto kiun ni nun travivas, mi petas dediĉi la Kuban Eventon por la Internacia Tago kontraŭ Gejfobio al la liberigo de la Kvin Kubaj Herooj, maljuste enkarcerigitaj en prizonoj de la imperio. Fidelaj filoj de Kubo kaj ankaŭ viktimoj de arbitraĵoj, pro kiuj ili ne povas esti atestantoj – kiel vi, kiel ni – de ĉi tiu renoviga procezo kiun ni ĉiuj partoprenas.
Dankon.
Elhispanigis: D-ro. Frank Uribazo.
Próximos eventos
Domingo 9 de diciembre. Entrega del Premio UNETE en el Festival Internacional del Nuevo Cine Latinoamericano. Hotel Nacional.
Miércoles 12 de diciembre, 2:00 p.m. Conferencia Mujer, pobreza y desigualdad en Cuba. Dra. Mayra Espina (IV ciclo de Conferencias de Antropología Mujer y Sociedad). Colegio San Gerónimo (Calle O`Reilly, No 104, La Habana Vieja).
Documentos
- Declaración de los derechos sexuales (aprobados por la Asociación Mundial de Sexología, WAS, el 26 de agosto de 1999)
- Principios de Yogyakarta (Principios sobre la aplicación de la legislación internacional de los derechos humanos en relación con la orientación sexual y la identidad de género, marzo de 2007)
- Salud Sexual para el Milenio: Declaración y Documento Técnico
Sexo Sentido en Juventud Rebelde
Revista No. 49 - agosto 2012
Blog Diversidad Sexual
¿Dónde estamos?
Centro Nacional de Educación Sexual
Calle 10 No. 460 esq. 21, Vedado,
(537) 838-2528 / 29
cenesex@infomed.sld.cu
webcenesex@infomed.sld.cu
Lista de distribución de informaciones:
http://listas.red.sld.cu/mailman/listinfo/diversidadsexual









